Demando en facebook (Esperanto-USA-Usono)
Mi verŝajne havos post-lernejan Esperanto-klason ĉe mia gimnazio ĉi semestro. Ĉu vi havas konsilon?
Ĝenerale, mi opinias:
- Bona etoso.
- Motivado. Eble montru filmojn kiel “The Universal Language” (Sam Green, DVD) kaj “Esperanto Is” (YouTube)
- Iom da gramatiko por montri kiom facila ĝi estas. Sed evitu longajn gramatikajn prelegojn. Direktu gramatiko-nerdulojn al la retejo (Lernu ktp)
- Trovu manierojn por ke studentoj estos aktivaj kaj povos kontribui. Ekzemple, diskutu kune:
- kio estis iliaj (kaj via) antaŭaj spertoj kun la lernado de lingvoj.
- kiel ili sentas pri diversaj manieroj de lingvolernado.
Enrique (Fremont, CA) havas milionon da retpaĝoj kaj ligiloj. Exemple.
Trio (Stanford, CA) havas pli tradician, universitato-nivelan kurson.
Hoss (Rochester, NY) instruas kurson. Hoss uzas filmojn tiel “Pasport”. Por mi, rigardi filmojn estas la plej sendolora maniero por sorbi esperanton.
Mazi en Gondolando
Pasporto al la tuta mondo